Masandra palaco


La konstruado de la palaco komenciĝis en la jaro 1881 kaj finiĝis en la jaro 1902. La palaco estis destinita ĉefe por ripozado. Ekde la jaro 1992 la palaco funkcias kiel muzeo. En ĝi estas prezentita la ekspozicio, dediĉita al la epoko de Aleksandro la Tria. En la muzeo troviĝas unikaj objektoj, ekzemple, kameno farita el unusola marmorpeco, man-faritaj lustroj, mebloj el ruĝa ligno, multaj artaĵoj k.a.