Livadia palaco


La palaco situas en la loĝloko Livadio, 2 kilometrojn for de Jalto. La palaco estis konstruita el blanka granito en novrenesanca stilo. En la palaco sume estas 116 ĉambroj kun diversastilaj internoj (ekzemple, la Pompeja vestiblo, la Brita biliardejo, la neobaroka manĝejo ktp).

En la palaco estis organizita la Jalta konferenco (1945). Nuntempe en la palaco funkcias muzeo kun ekspozicioj pri la Jalta konferenco kaj pri la vivo de la cara familio; foje tamen la palaco estas uzata por organizi diversnivelajn (ankaŭ internacie gravajn) politikajn renkontiĝojn kaj konferencojn.