Hirunda Nesto


La palaco Hirunda Nesto apud Jalto estas bizara novgotika kasteleto en la loĝloko Haspro apud Jalto, kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo Aj-Todor. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo Ĥaraks. Ĉirkaŭ la teretaĝo troviĝas la vidplaceto, de kiu oni povas rigardi la maron, Jalton kaj elstarantan en la maron monton Ajudago.