Botanika ĝardeno


Nikita Botanika Ĝardeno estas unu el la plej grandaj botanikaj ĝardenoj en la mondo, ĝi troviĝas en la loĝloko Nikito.
La ĝardeno estis fondita en la jaro 1812 fare de akademiano Pallas kaj sciencisto-botanikisto Ĥ.Ĥ. Steven. Nuntempe la ĝardeno apartenas al la Ukrainia Akademio de Agrikulturaj Sciencoj. La kolekto de la ĝardeno havas ĉ. 50 mil diversajn speciojn, rasojn kaj hibridojn. La ĝardeno estas populara kaj amase vizitata turisma objekto.