Aroma Jalto

Ukrainaj esperantistoj invitas vin viziti la plej prestiĝan kuraclokon de Ukrainio, krimean urbon - Jalton. Tie okazos la tradicia E-festivalo "Aroma Jalto-2011". Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra maro, florantaj kreskaĵoj, historiaj kaj naturaj vidindaĵoj inspiros Vian animon kaj iĝos neforgesebla evento de la jaro. Krimeo ĉiam allogis multajn homojn, kiuj strebas alten. Famaj verkistoj, poetoj, pentristoj vizitis tiun ĉarman bordon de la duoninsulo por krei siajn ĉefverkojn. Venu kaj komprenu, kial Krimeo estas nepre vizitenda almenaŭ unufoje en la vivo, des pli en la gastama kaj amika Esperanto-etoso.

http://aromajalto.ukrainio.org.ua


  Volodimir Hordijenko
Kijivo, +38 (097) 440-31-72, volodomir(ĉe)ukr.net