Ĉefa paĝo

Bonvenon al Jalto!

Jalto estas urbo sur la suda bordo de Krimeo, tre fama kaj populara historia, ripoza kaj kuraca loko.
Denorde Jalton ŝirmas la ĉefa montovico de la Krimea montaro. La montaro en la regiono
de Jalto situas je ĉ. 2-4 km for de la marbordo kaj altas ĉ. 1300-1500 metrojn.


Pro la unika situo en Jalto estas tre mola klimato, subtropika mediterane-tipa klimato. La vintroj estas
ne tre malvarmaj (averaĝa vintra aertemperaturo estas ĉ. 7 °C), dum la someroj - ne tro varmergaj (averaĝa somera temperaturo estas ĉ. 24 °C). La neĝo en Jalto kuŝas nur kelkajn tagojn jare. La printempoj estas ĉiam malfruaj (pro tio ke la maro forprenas la varmon). Bansezono en Jalto komenciĝas fine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro. Averaĝa martemperaturo somere estas ĉ. 22-24 °C. La montoj ĉirkaŭ Jalto estas kovritaj de pinarbaroj, parte - de miksitaj arbaroj. La urbo mem estas tre verda, kun multaj parkoj
kaj surstrataj kreskaĵoj, panoramo de la urbo.


Ĝuu neforgeseblan etoson de agrabla ĉemara urbo =]


Blazono de Jalto